(RUSA ESPERANTISTO)
LIBRO UNUA
PARIS
LIBRAIRIE HACHETTE ET Cie
79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79
1906
Tous droits réservés.
ANTAŬPAROLO DE AŬTORO
En unu feliĉa Maja tago de 1892a jaro mi iris sur «Granda» stratode Vilno kaj tute okaze ekvidis en fenestro de unu librovendejo tremodestan malgrandan libreton sub titolo «lernolibro de lingvointernacia «Esperanto». Ankoraŭ pli frue mi sciis pri ekzistado delingvo internacia (?) «Volapük», kiu estis senfine malfacila porellernado,—tial mi estis interesigita je nova provo de artefaritalingvo internacia, kaj aĉetis tiun-ĉi libreton, kiu kostis nur 10kop.—Libreto estis skribita ruse, ĉar aŭtoro difinis ĝin esceptepor rusoj. Traleginte tre atente malgrandetan lernolibron, mi estistute frapita per simpleco kaj komprenebleco de ĝia enhavo, kaj tujmem komencis ellernadi novan lingvon internacian. Post kelkajtagoj mi jam sufiĉe bone konatiĝis kun «Esperanto», tiom bone,ke mi jam povis skribi al ĝia genia aŭtoro leteron, kiun libaldaŭ respondis, kaj inter ni de tiu tempo komenciĝis tre vivakorespondado. Poste Sro Zamenhof elsendis al mi plenan vortaronruse-esperantan, «Duan libron», gazeton «Esperantisto» (ĝieliradis en Nurenbergo) kaj ankoraŭ kelkajn libretojn esperantajn.(Literaturo esperanta tiam estis ankoraŭ tre malriĉa!) Ankoraŭpost kelka tempo mi estis enskribita en nombron de esperantistoj(en «adresaro» de Dro Zamenhof), kaj de tiam mi komencis trefervore laboradi pro nia karega lingvo. Tiun-ĉi laboradon multehelpis mia konatiĝo—proksimume en tiu sama tempo—kun kelkajesperantistoj, kiuj loĝis tiam en Vilno; unuaj samideanoj, kiujnmi ekkonis, estis sinjoroj Lojko, Nauman kaj Zambrĵickij, kiujkonatiĝis kun Esperanto iom pli frue, ol mi. (Sro Lojko estis iamvarmega Volapükisto kaj eĉ havis de ĝia aŭtoro ian diplomon, porkiu li pagis, ŝajnas al mi, 15. rublojn!). Kune kun tiuj-ĉi miajunuaj amikoj—esperantistoj ni laboradis pro utilo de nia sanktaafero sufiĉe fruktoporte kaj varbis kelkajn novajn adeptojn deEsperanto. Dank’ al senĉesa influo de tiuj-ĉi miaj amikoj, mi estisen tiu tempo plej laborema kaj, krom propagando de Esperanto,mi komencis mian verkadon: plej frue mi tradukadis rakontojnde grafo Tolstoj (unuaj estis: «Per kio homoj estas vivaj» kaj«Du maljunuloj»), poste mi provis poezion, kaj en Junio de 1892ajaro tradukis unuan versaĵan—«Anĝelo» (el Lermontov), kiu estispresita en no 9a de «Esperantisto» por 1892 j.; tio-ĉi estis miaunua provo, kiu, afable akceptita de nia estimata majstro, estiskomenco de tuta mia postea verkado.
Proksimume en tiu sama tempo mi konatiĝis per korespondado kunSro Grabovskij, kun fraŭlino Manjkovskaja (ĉu ŝi memorasankoraŭ tiun someron, kiam ŝi gastadis ĉe mi en Gedrojci?), kunDro Ostrovskij, kun S{ro L. de Beaufront, L. Lemaire kaj kunmultaj aliaj geesperantistoj rusaj kaj alilandaj (el tiuj-ĉilastaj mi aparte longe korespondadis kun Sro Riĉard Geogheganel «Ist Zound de nord-amerikaj unuigitaj ŝtatoj», kiu eĉellernadis lingvon rusan). Ĉiuj tiuj-ĉi amikoj miaj ankaŭ bone mininfluis,—kaj mi tradukadis kaj verkadis senhalte: unu post aliaaperis miaj originalaj kaj tradukitaj verkoj: «Ludilo de Sorto»,«Nevola mortiginto», «D