Edgar Rice Burroughs

Ĉe la koro de la Tero

Tradukita de Gary Mickle

Originala anglalingva titolo: At the Earth’s Core.

Traduko kopirajtita 2001 de Gary Mickle.

Ĉi tiu elektronika teksto estas nur por privata uzo. Oni ne rajtasrepublikigi ĝin profitcele en presita aŭ alia formo sen la eksplicitakonsento de la kopirajto-posedanto. Permespetojn oni adresu al: Gary Mickle,Brüsseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germanio aŭ gmickle@nexgo.de.

Translation Copyright 2001 by Gary Mickle.

This Etext is for private use only. No republication for profit in print orother media may be made without the express consent of the Copyright Holder.Requests for permission should be addressed to: Gary Mickle, Brüsseler Str.6, DE-13353 Berlin, Germany or gmickle@nexgo.de.

Enhavo

Noto de la tradukanto
Antaŭparolo
1. Al la Eternaj Fajroj
2. Stranga Mondo
3. Novaj Mastroj
4. Dian la Bela
5. Sklavoj
6. Komenco de Hororo
7. Liberiĝo
8. La Templo de la Maharoj
9. La Vizaĝo de la Morto
10. En Futra Denove
11. Kvar Mortaj Maharoj
12. Postĉaso
13. La Ruzulo
14. En la Ĝardeno Edena
15. Reiro al la Tero

Noto de la tradukanto

Ĉi tiu Interreta eldono estas reviziita versio de la traduko, kiudisponeblis rete ekde 2001. La antaŭa teksto estis nur partereviziita Esperanta traduko en tiu stato de relativa kompletiĝo,kiun ĝi atingis ĝis 1997. Partoj de la teksto estis lingve kajstile mankohavaj.

Mi komencis mian tradukon de ĉi tiu romano (kiu eldoniĝis unuafojeanglalingve en 1922) en 1968, eklerninte Esperanton du jarojnantaŭe. Tuj komence, mi intencis nur ekzerci la lingvon. La decidotraduki ĝuste ĉi tiun tekston estis la frukto de maksimumekvinminuta pripensado. Nur post iometa progreso mi iĝis pli kaj pliambicia kaj finfine persistis ĝis la fino.

Tiam mi flankenmetis la manuskripton, kaj ĝi ripozis sur mialibrobreto 25 jarojn. Aĉetinte komputilon antaŭ jaroj, mi rememorisĝian ekziston kaj pripensis, ke ĝi povus interesi kelkajn homojn,do mi retajpis la tuton sen ĝeni min per duma korektado aŭreviziado. Iom poste mi tamen zorge reviziis kelkajn partojn, sedtute ne ĉion. Sed nun mi faris la plenan revizian laboron, por kiumi ne havis sufiĉe da tempo antaŭ kelkaj jaroj.

La romano povus tre plaĉi al tiuj, kiuj ŝata

...

BU KİTABI OKUMAK İÇİN ÜYE OLUN VEYA GİRİŞ YAPIN!


Sitemize Üyelik ÜCRETSİZDİR!